Inicio / Wikis / Cursos gratis / Curso de esperanto. Viva Esperanto! - Organizaciones especializadas, revistas en Esperanto, otras organizaciones

Curso de esperanto. Viva Esperanto! - Organizaciones especializadas, revistas en Esperanto, otras organizaciones

(1 opiniones)
Curso gratis creado por
22 de Agosto de 2005
Idiomas - Más Temáticas

Ĉu vi jam skribis al radio-stacio? Se ne, vi povas nun sendi vian leteron al radio-stacio, aŭ eble al pluraj radio-stacioj - aŭ eble al ĉiuj!

Mi jam menciis [mencionar] ke estas fak-asocio por radio-amatoroj. Tio estas Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj, kaj ili eldonas [publicar] 'ILERA-Bultenon' [Bulteno = Boletín] trimonate. Estas ankaŭ fakasocio Amikaro de Esperanto en Radio, kiu metas informojn pri Esperanto-elsendoj en la Interreton. Estas ankaŭ multaj aliaj fakasocioj.

Ekzemple [por ejemplo], estas BEMI - Biciklista Esperantista Movado Internacia, kiu aranĝas [organiza] biciklajn karavanojn [grupos de viaje] kaj eldonas BEMI-Revuon. Mi konis knabinon kiu biciklis trans la Pireneojn [Pirineos] survoje al infankongreseto, kaj iam biciklanto tranoktis ĉe ni, kiel ano de Pasporta Servo.


Kelkaj anoj de BEMI biciklas de Universala Kongreso en Ĉeĥio al Junulara Kongreso en Germanio

Estas ankaŭ Internacia Fervojista Esperanto-Federacio [federación] , ĉar [porque] multaj fervojistoj veturas malmultekoste [mal + mult + e + kost + e: baratamente, de modo barato]. Estas ankaŭ fakasocio por aŭtomobilistoj [aŭtomobilo = coche, que se abrevia de modo informal a aŭto], ankaŭ Esperanto-Ligo Filatelista [de filatelistas] kaj Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj. Se via intereso estas filologio [filología], filozofio aŭ matematiko, aŭ se vi estas ano de Mensa, estas io [algo] por vi.

Estas pluraj religiaj [religioso] fakasocioj, kiel ekzemple bahaismo, ekumenismo, evangeliismo, islamo, katolikismo, kvakerismo, mormonismo, oomoto, taoismo, kaj eĉ [incluso] ateismo. Tre grava estas la Internacia Ligo de Instruistoj [profesores], kiu estas en konsultaj rilatoj [relaciones consultivas] kun UNESKO.


Notu la vorton 'io' [algo]. Nun vi scias [conocer]: 'kio', 'tio', 'ĉio' kaj 'io'.

Simile [similarmente], oni povas diri: 'ie' [en algún lugar], 'iu' [alguien], 'iom' [alguna cantidad, algo ], 'iam' [alguna vez, en alguna ocasión], 'iel' [de algún modo]. Ĉu bone?

Vi jam renkontis la vortojn: 'esperanto' [alguien que tiene esperanza], 'prezidanto', 'komencanto', 'reprezentanto', 'gvidanto' [guía],'aŭskultanto' [oyente].

Nun vi renkontis ankaŭ: 'biciklanto' [ciclista], 'kolektanto' [coleccionista]. Ĉu vi estas bona lernanto [alumno]?

La finaĵo [terminación: fin + aĵ + o] 'ant' signifas 'iu kiu faras'. Do: 'esperanto' estas iu kiu esperas; 'prezidanto' estas iu kiu prezidas; 'komencanto' estas iu kiu komencas, kaj simile. Do biciklanto biciklas, kaj kolektanto kolektas.


Estas listo de fakasocioj en la Jarlibro [jar + libr + o] de Universala Esperanto-Asocio. Ĉiu ano de UEA ricevas la Jarlibron ĉiujare. Ĝi enhavas tre utilajn [útil] informojn. Ĝi enhavas la adresojn de la fakasocioj, kaj liston de adresoj de la landaj asocioj. Estas ankaŭ lokaj delegitoj [delegados]; ili estas Esperantistoj kiujn oni povas kontakti se oni deziras scii ion pri la urbo aŭ pri la loka Esperanto-klubo. Estas ankaŭ fakdelegitoj [fak + delegit + o + j]. Do ekzemple, se mi deziras scii ion pri matematiko, mi povas skribi al unu el la fakdelegitoj pri matematiko. Estas utile [útil] kunporti la Jarlibron de UEA kiam oni vojaĝas [viajar].

Estas ankaŭ alia organizaĵo: Sennacieca [a-nacional] Asocio Tutmonda (SAT). Tiu estas ĉefe [especialmente] por laboristoj [labor (= trabajo) + ist + o + j]. Iam UEA kaj SAT estis rivaloj [rivales], sed nun la du organizaĵoj kunlaboras [kun = co-, juntamente]. La gazeto de SAT estas 'Sennaciulo'. Estas ankaŭ 'SAT en Britio' (SATEB). Miaj bogepatroj [bo = familia política; bo-patro = suegro; bo-filo = yerno] estis aktivaj en SATEB.

La ĉefaj internaciaj novaĵgazetoj en Esperanto estas 'Heroldo de Esperanto' kaj 'Eventoj'. 'Heroldo de Esperanto' estas malnova gazeto. 'Eventoj' estas multe pli nova, kaj ĝin produktas [producir] teamo en Hungario. 'Heroldo' aperas dek-ses-foje [16 veces] jare, kaj 'Eventoj' aperas dusemajne.

Oni povas ankaŭ legi pri ne-Esperantaj temoj. 'El Popola Ĉinio' estas bele ilustrita [ilustrada] magazino pri Ĉinio. Estas ankaŭ novaĵoj pri Esperanto. 'Monato', kiu aperas monate, estas magazino pri aktualaj [actuales] aferoj [asuntos / temas].

La adresoj de la organizaĵoj kaj gazetoj estas:

  • Universala Esperanto-Asocio,

    • Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31 10 436 1044. Retpoŝto: uea@inter.nl.net
  • Sennacieca Asocio Tutmonda,

    • 67 Avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Tel: +33.1.47.97.87.05. Fakso: +33.1.47.97.71.90. Retpoŝto: sat-esp@worldnet.net.
  • Andaluzia Esperanto-Unuiĝo,

    • Apartado 864, 29080 Málaga, Hispanio. Retpoŝto: esperanto@ciudadfutura.com.
  • Heroldo de Esperanto,

    • Via Natale Sandre 15, I-10078 Venaria R. (TO), Italio. Fakso: (11) 226 30 78. Retpoŝto: Giancarlo.Fighiera@torino.alpcom.it.
  • Eventoj,

    • Lingvo-Studio, H-1675 Budapest, pk 87, Hungario. Retpoŝto: eventoj@hungary.net.
  • El Popola Ĉinio

    • P.O. Kesto 77, 100037, Beijing, Ĉinio. Tel: +86 (0)1 852 2031
  • Monato,

    • Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Tel: +32 3 234 34 00. Fakso: +32 3 233 54 33. Retpoŝto: fel@kick.knooppunt.be.

Universala Esperanto-Asocio ankaŭ havas la plej grandan [mayor] stokon [reserva] de Esperantaj libroj en la mondo. Ili eldonas katalogon, kiu enhavas pli ol 3200 erojn sur 160 paĝoj [páginas]. La Libroservo sendas la katalogon senpage al regulaj klientoj [clientes]; ĉiuj aliaj povas aĉeti ĝin ĉe UEA. Ankaŭ Hispana Esperanto-Federacio stokas librojn.


Ekzercoj

Kiel ekzercon traduku la alineon "Estas listo de fakasocioj ...".

Estas listo de fakasocioj en la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio. Ĉiu ano de UEA ricevas la Jarlibron ĉiujare. Ĝi enhavas tre utilajn informojn. Ĝi enhavas la adresojn de la fakasocioj, kaj liston de adresoj de la landaj asocioj. Estas ankaŭ lokaj delegitoj; ili estas Esperantistoj kiujn oni povas kontakti se oni deziras scii ion pri la urbo aŭ pri la loka Esperanto-klubo. Estas ankaŭ fakdelegitoj. Do ekzemple, se mi deziras scii ion pri matematiko, mi povas skribi al unu el la fakdelegitoj pri matematiko. Estas utile kunporti la Jarlibron de UEA kiam oni vojaĝas.

Nun skribu (en Esperanto) leteron al Esperanto-Asocio por peti informojn.

Se vi estas junulo diru, kaj donu la aĝon. Ankaŭ skribu al Esperanto-gazeto por peti senpagan specimenan ekzempleron [ejemplar].

Valora este capítulo: (1 opiniones)
Autor y licencia de 'Curso de esperanto. Viva Esperanto! - Organizaciones especializadas, revistas en Esperanto, otras organizaciones'
Publispain Extraído de: http://www.publispain.com

Creative Commons License
Esta obra está bajo una licencia de Creative Commons.
Este contenido ha sido recopilado por el equipo de Wikilearning. Todo el contenido recopilado se ha obtenido respetando y comunicando en nuestro site la licencia de cada fuente.
Wikilearning tiene permiso expreso por escrito de los autores para publicar los contenidos que ha extraído de otras webs, incluyendo su uso comercial.

Opiniona sobre 'Curso de esperanto. Viva Esperanto! - Organizaciones especializadas, revistas en Esperanto, otras organizaciones' (1)

Tu nombre debe tener tres caracteres como mínimo.
Es necesario que te des de alta con una cuenta de correo válida.
Es necesario que te des de alta con una cuenta de correo válida.
El contenido del título de tu opinión debe tener tres caracteres como mínimo.
Es obligatorio que selecciones una valoración del recurso.
El contenido del comentario de tu opinión debe tener tres caracteres como mínimo.

Opina sobre este curso gratis



* Valoración:
* Nombre:
* Correo electrónico:
* Título:
* Comentario:

Wikis relacionados con 'Curso de esperanto. Viva Esperanto! - Organizaciones especializadas, revistas en Esperanto, otras organizaciones'

"Tio estas la Kurso Baza de Esperanto España :-)"... Completo y práctico curso de esperanto. Más »
Un práctico resumen del vocabulario más importante Esperanto - Español.
Este trabajo trata sobre las Organizaciones Virtuales. El porque se dan este nuevo tipo de... Más »
El presente trabajo tiene una finalidad práctica: constituirse como material de consulta rápida para todos... Más »
No siempre se busca generar una ganancia al comercializar un producto. Algunas organizaciones "venden" servicios... Más »
¿Estás seguro de que deseas eliminar este capítulo?